Ferenc Gerliczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Gerliczy
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1748 (1748-08-15)
Morto 4-an de februaro 1833 (1833-02-04) (84-jaraĝa)
vdr

Barono Ferenc Gerliczy [gerlici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerliczy Ferenc estis hungara ĉambelano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis aranyi kaj szentgerlistyei.

Ferenc Gerliczy [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1748, li mortis la 4-an de februaro 1833 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Gerliczy faris diversajn ŝtatajn servojn, aparte menciindas, ke li estis ĉefo de ministoj en Transilvanio en Zalatna. En 1771 li baroniĝis. Ekde 1790 li partoprenis en kreo de leĝo pri la minado. Inter 1798 kaj 1810 li estis ĉefĉambela grafo aŭ akademiestro en Selmecbánya. Li havis la titolon reĝa interna sekreta konsilisto, ekde 1807 li estis ankaŭ ĉambelano. Li multe strebis pri evoluo de Akademio de Selmec. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Anfangsgründe der Rechenkunst (1766)
  • Vollständige Sammlung der ersten, wie auch nützlichsten Lehrsätze und Aufgaben der Ziffer und Buchstaben Rechenkunst... (1768)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.