Ferenc Gábriel
Aspekto
Ferenc Gábriel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1889 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de majo 1968 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 607-16. templomi fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1903–1909) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | violonisto muzikinstruisto |
Ferenc Gábriel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábriel Ferenc estis hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto.
Ferenc Gábriel [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1889 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de majo 1968 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Gábriel studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Lia ĉefinstruisto estis Jenő Hubay. Poste li plulernis en Parizo. Post siaj studoj li pasigis kvar jarojn en Operejo de Dessau kiel koncertmajstro. Reveninte hejmen li estas violonisto en kvarteto de Hubay. Inter 1922 kaj 1959 li instruis en la Muzikarta Altlernejo (iam Muzikakademio), dum iom da tempo li estis katedrestro. Lia agado en la kampo de violonada pedagogio estis gravega, li estis majstro de multaj mondfamaj disĉiploj.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (1989)