Ferenc Karsai (bestokuracisto)
Ferenc Karsai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1928 (95-jaraĝa) en Újpest |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Agrikultura Universitato (Gödöllő) |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto • bestokuracisto |
Ferenc Karsai [karŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karsai Ferenc estas hungara altlerneja instruisto.
Ferenc Karsai[1] naskiĝis la 19-an de junio 1928 en Újpest.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Karsai akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato en 1951. Post la diplomo li instruis en la sama loko ĝis la emeritiĝo en 1993, eĉ ankaŭ poste li instruis. Li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li atingis la rangon profesoro en 1979. Inter 1984-1991 li estis katedrestro kaj klinikestro, inter 1976-1984 vicrektoro en la Veterinara Universitato de Budapeŝto, kiu estis pli frue fakultato. Li ricevis memormedalon en 1993. Li havis edzinon ekde 1951.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Vizsgálatok egyes háziállatfajok májbetegségeinek kórhatározására (disertaĵo, 1961)
- Állatorvosi kórélettan (studenta lernolibro, 1974, 1983)
- Állatorvosi belgyógyászat (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1993, 1999, 2002)