Ferenc Kollányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kollányi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1863 (1863-04-29)
en Svätý Peter
Morto 1-an de majo 1933 (1933-05-01) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo • katolika sacerdoto • bibliotekisto
vdr

Ferenc Kollányi [kolAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kollányi Ferenc estis hungara pastro, historiisto, bibliotekisto, arkivisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1924).

Ferenc Kollányi [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1863 en Hungara reĝlando en (Komárom)szentpéter (nuntempa Svätý Peter en Slovakio). Li mortis la 1-an de majo 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kollányi frekventis mezlernejon precipe en Esztergom, kie poste li lernis teologion. En1885 li pastriĝis kaj li komencis la servadon en Rimóc, baldaŭe en aliaj lokoj. En 1893 li esploris en Romo, poste ĝis 1906 li ankaŭ estis bibliotekisto kaj arkivisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi. En 1902 li iĝis abato en Ják, post 5 jaroj li ricevis pli altan postenon en Pápa. Li okupiĝis pri eklezia historio pri Hungarlando.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az esztergomi érsekség pizetumjoga (1889)
  • Az olasz állami könyvtárak (La italaj ŝtataj bibliotekoj), (1898)
  • A magyar kegyúri jog hazánkban a középkorban (1906)
  • Az Akadémia és a Nemzeti Múzeum (La Akademio kaj la Nacia Muzeo) (1910)

Fontoj[redakti | redakti fonton]