Ferenc Kovács (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kovács
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1921 (1921-11-28)
en Somogyszentpál
Morto 10-an de majo 2015 (2015-05-10) (93-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • bestokuracisto
vdr

Ferenc Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Ferenc estis hungara bestokuracisto, fiziologo pri bestoj, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

Ferenc Kovács [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1921 en Tótszentpál. Li mortis en la 10-an de majo 2015.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kovács ricevis diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1952, poste li instruis ĝis 1990. En 1971 li doktoriĝis. En 1962 li iĝis katedrestro, krome baldaŭ li estis ankaŭ vicrektoro, inter 1983-1990 eĉ rektoro. Poste li instruis kaj esploris en universitato en Kapuvár. Li okupiĝis ekzemple pri vojoj de la diversaj venenoj de la grundo tra la plantoj, tra la bestoj ĝis la homaj korpoj por pli bone kompreni la malsanojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Állathigiénia (Bestohigieno), (1975)
  • Sertéstenyésztők kézikönyve (Manlibro de porkobrdistoj), (1984)
  • Mikotoxinok a táplálékláncban (1998)
  • Őshonos állataink és termékeik, a hungarikumok (2003)

Literaturo[redakti | redakti fonton]