Feria del Sol (Mérida)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Feria del Sol, konata ankaŭ kiel Carnaval Taurino de America, estas festo kultura de internacia karaktero okazinta en la urbo de Mérida, Venezuelo, dum la monato de februaro, samtempe kun la karnavalo. La festo enhavas taŭrkurojn; kulturajn ekspoziciojn, komercajn kaj pri bestobredado; koncertojn; defiladojn, sportajn aktivecojn tiel kiel la elekton de reĝino de la foiro (Reina del Sol).

La Circo Monumental (Monumenta Cirko) de Mérida dum la preparado de la elekto de la Reĝino de la Foiro de la Suno:la Reina del Sol (Reĝino de la Suno)

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mérida okazas unu el la plej malnovaj hobioj de Venezuelo, sed en "La Urbo de la Sinjoro" ne okazas foiroj kiel tiu de San Cristobal, Barquisimeto, Maracaibo, Táriba, inter aliaj. Por tio, grupo de ŝatantoj havis la ideon konstrui Taŭrludejon, por ke Mérida havu kalendaron taŭran kaj ĝi aldoniĝis al la plej gravaj foiroj de la lando, kiu jam havis imponan apogeon en la tuta nacia teritorio. Je la komenco la foiroj realiĝis la unuajn tagojn de decembro por okazigi la tagon de la "Inmaculada Koncipiĝo" kaj estus tiam la unua foiro por la 9a kaj 10a de decembro. Por la taŭrludado estis dungitaj César Faraco, Manuel Benítez “El Cordobés”, Francisco Rivera “Paquirri”, Julio Aparicio, Curro Girón kaj Paco Camino ĉiuj hispanoj tiam devenaj el Kolombio.

En la unua taŭrludado eksplodis forta pluvego kiu ne permesis la inaŭguron kaj devis okazi ambaŭ taŭrludadoj la tago 10a kaj la unuan fojon okazis du taŭludadoj en sama ludejo, en sama tago en Venezuelo. Antaŭe en Karakaso, okazis du taŭludadoj en sama tago sed en du malsamaj ludejoj, en la "Circo Metropolitano" kaj la "Nuevo Circo". Sed en sama placo, en sama tago estis la unua fojo.

Tiam, pro la malfacilaĵo de la pluvoj oni decidis okazigi la foirojn tiel ke ili koincidu kun la karnavaloj sub la nomo de "Feria del Sol" kaj tiel estis kiel en 1969 oni okazigis la unuan foiron kun tri taŭrludadoj la tagojn 15a, 16a kaj 17a de februaro de koncerna jaro. La unua afiŝo estis formita de taŭroj de "Valparaíso" por Alfredo Leal, Daniel "Matatoba" Santiago, Manuel Benítez "El Cordobés" kaj la venezuela Lucio Requena. La unua orelo de la foiro estis por Alfredo Leal.

De tie ĉi tiu foiro iĝis unu el la plej gravaj de Venezuelo kaj de la mondo taŭra.

Koncerne al la foiro de "La Inmaculada" okazis en aliaj okazoj, 1990, 1991, 1997 sed kun tre malmulta akcepto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]