Fervojlinio Ondrášov – Dvorce na Moravě
Ondrášov – Dvorce na Moravě | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Superrigardo | |||||||||||||||||||||||||
Numero de linio | Fervojlinio 191 | ||||||||||||||||||||||||
Trafikado | |||||||||||||||||||||||||
Trafikanto | ČSD | ||||||||||||||||||||||||
Teknikaj trajtoj | |||||||||||||||||||||||||
Longo | 11,484 km | ||||||||||||||||||||||||
Ŝpuro | 760 mm (Bosnia ŝpuro) | ||||||||||||||||||||||||
Fervoja elektra sistemo | neelektrizita fervojo | ||||||||||||||||||||||||
Maksimuma dekliveco | 26,95 ‰ | ||||||||||||||||||||||||
Min. radiuso de arko | 75 m | ||||||||||||||||||||||||
Maksimuma rapideco | 30 km/h | ||||||||||||||||||||||||
Stacioj de la fervojlinio | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Fervojlinio Ondrášov – Dvorce na Moravě situinta en Ĉeĥio estis mallarĝtraka fervojo en montaro Nízký Jeseník. Ĝi kondukis el stacio Ondrášov (nuna nomo de stacio samloke estas Moravský Beroun), situanta sur normalŝpura fervojlinio fervojlinio Olomouc–Opava tra valo de Důlní potok kaj Lobník ĝis Dvorce.
En la 1930-aj jaroj oni konsideris alikonstrui ĝin al normala ŝpuro kaj plilongigi ĝis Budišov nad Budišovkou, kie troviĝas fina stacio de fervojlinio el Suchdol nad Odrou.[1][2] Bedaŭrinde transportaj plenumoj estis malaltaj. Ekde oktobro de 1932 sekurigis la transporton de vojaĝantoj nur unu paro de miksitaj trajnoj ĉiutage, fine la persona transporto estis la 14-an de septembro 1933 tute haltigita.
Sur la fervojlinio estis ekigitaj vaporaj lokomotivoj U 12 kaj U 16. Lokomotivo U 12, kiun ČSD alimarkis al U37.002, estis post la finigo de la trafiko transdonita al fervojlinio Třemešná ve Slezsku – Osoblaha, hodiaŭ ĝi servas en Jindřichohradecké místní dráhy.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.psp.cz/eknih/1925ns/ps/tisky/t1788_01.htm
- ↑ http://www.psp.cz/eknih/1929ns/ps/stenprot/089schuz/s089004.htm
- ↑ Daniel Brabenec, ONDRÁŠOV–DVORCE Arkivigite je 2010-06-15 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100615004821), SPŽ