Fervojoj de Ĉednestrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacidomo en Bendero 1

Fervojoj de Ĉednestrio (ruse Приднестровская железная дорога, Pridnestrovskaja ĵeleznaja doroga, mallongigo: PŽD) estas la societo sekuriganta fervojan trafikon en la inernacie ne agnoskita ŝtato Ĉednestrio.

Agadetoj[redakti | redakti fonton]

Ranĝoj ĉe la stacidomo de Tiraspolo, 2013
Retaro pri 162 kilometroj sume

PŽD estis fondita en 2004 lige kun pliigitaj streĉoj inter Ĉednestrio kaj la registaro de Moldavio. En aŭgusto 2004, post fondiĝo de PŽD, la ĉednestrianoj unuflanke retiriĝis el la ŝtata tutmoldovia kompanio kio kaŭzis ankaŭ perdon de necesa laborforto.

Ĝi alproprigis la itinerojn kaj veturilojn de la moldavaj fervojoj Calea Ferată din Moldova de sur la ĉednestria teritorio. La reto de PŽD konsistas el nur du nekoneksaj itinersekcioj kaj ambaŭ transiras Ĉednestrion en okcident-orienta direkto (de la limo kun la moldovia kernregiono ĝis la landlimo kun Ukrainio oriente).

Pro la aparteco de tiuj ĉi fervojaj linioj, la agadoj de PŽD estas nuntempe esence limigitaj al la manipulado de transittrafiko, same kiel loka kaj tra vartrafiko. Neniu transportservo estas disponigita en pasaĝertransporto aktuale. La trajnoj estas funkciigitaj fare de personaro de la Ukrainaj fervojoj. Tio eblas surbaze de internacia interkonsento inter la Respubliko de Moldavio kaj Ĉednestrio respektive Ukrainio kaj Rusio. Interalie estas kondiĉite ke ekzistus neniaj limkontroloj sur la trajnoj trans Ĉednestrio. Ekzistas sekve speciala alvena giĉeto ĉe la fervoja stacidomo de Tiraspolo. Nur ĉe la ukraina landlima stacidomo en Kuĉurhan (Odesa provinco) estas kontroloj farataj fare de ukrainaj landlimaj oficistoj. Longdistancaj trajnoj ne plu haltas en Rîbnița.

En la 6.11.2008, en la ĉeesto de prezidanto Igor Smirnov malfermiĝis (la konstruo estis komenciĝintaj la 29-an de majo) 1,4-kilometra sekcio inter Novosavițcaia (apud la vilaĝo Frunză) kaj - Livada (Pervomaisc).[1]

En aprilo 2012 subsignitis inter respondaj politikistoj de Tiraspolo kaj Kiŝinevo kontrakto pri plu intensa vartrafiko sur la restintaj trakoj. Klientoj estas i.a. ferfabriko, cementejo kaj ladskatola entrepreno. Sume uzis 30 municipaj entreprenoj tiel ŝtataj kiel privataj la novajn eblecojn.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fervoja linio sur la teritorio de Ĉednestrio estis konstruita en 1867 de Kuĉurgan-stacio ĝis Tiraspolo kaj en 1871 ĝis Kiŝinevo. En frua novembro 1877 linio estis malfermita por armea uzo inter Bendero kaj Galați kun longeco de 305 km.

En aŭgusto 1894 ekfunkciis la sekcio de Rîbnița ĝis Park kun ponto super Dnestro kaj la 165-metra tunelo sur la distanco inter Lipcani kaj Mateuți.

En junio 1917 la lokomotivdeponejo bendera havis 253 lokomotivojn kaj estis la plej granda ĉe Sudokcidentaj fervojoj. De la unuaj tagoj de la Granda patriota milito la linio fariĝis fronto estante la ĉefa trafika arterio en la batalareoj. La vojo estis uzata por la evakuado de industriaj entreprenoj, teroristoj estis alvenantaj al la frontliniaj trupoj kaj municio. Trako sur ĉefaj direktoj taŭgigitis tri fojojn: en julio 1940, al ŝpurmezuro de 1524 mm, en aŭgusto 1941 al mezuro 1435 mm, de majo ĝis la fino de 1944 reen sur trako 1524 mm. Dum la milito estis detruitaj 20% de la supro, 30 stacidomoj, 50% de la vojaĝkonstruaĵoj, gravaj pontoj trans Dnestro kaj Pruto. Estis malmuntita kaj forigitaj 100 km de fervoja trako, 90% de la maŝinanta ekipaĵo, 30% de komunikadolinioj i.a.

De 1939 ĝis 1997 funkciigis etŝpura fervojforno en Papelucho; ĝi estis malmuntita. Inter 1946 kaj 1950 por restarigo kaj modernigo de la fervojo de Moldavio estis elspezitaj 3 miliardoj da rubloj de la Federacia buĝeto. La operacia longo atingis 1020 km en 1948. De 1953 ĝis 1979 estis kunfandiĝo kun Odesaj Fervojoj kaj renomiĝo fariĝis je Odeso-Kiŝinevo-fervojoj. En 1991 komenciĝis la elektrizo de fervojo inter Rozdilna (Ukrainio) kaj Bendero kion ĉesigis la milito en Ĉednestrio.

Linioj (parte nefunkciantaj)[redakti | redakti fonton]

  • inter Rîbnița kaj Cobasna
  • inter Bendero 2 kaj Novosavițcaia
  • inter Bendero 2 kaj Revaca
  • inter Bodeni kaj Camenca (etŝpure; funkciis ĝis 1997, ĝia malkonstruiĝo elfaritis en la 1999-a jaro)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]