Stacidomo de Tiraspolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Placo apude stacidomo

Koordinatoj: 46° 50′ 51″ Nordo 29° 37′ 46″ Oriento / 46.8476 °N, 29.6294 °O / 46.8476; 29.6294 (mapo)

Stacidomo de Tiraspolo (rumane Gara feroviară din Tiraspol) estas la ĉefa stacidomo de urbo Tiraspolo, ĉefurbo de neagnoskata ŝtato Ĉednestrio. La stacidomo estis fondita en 1867 jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1846 jaro, belga inĝeniero Zuber komencis tralaboradon de origina projekto de fervojo inter urboj Odeso kaj Tiraspolo, kaj vilaĝo Parcani. La konstruado de fervojo en Tiraspolo estis komencita en la dua duono de 1860-aj jaroj. En 1867 jaro estis kreita la fervojo inter stacidomo Rozdilna kaj Tiraspolo. [1]

Komence de 20-a jarcento, pasaĝera trafiko grave rolas en fervoja trafiko de la regiono. La fervojo inter Odeso kaj Kiŝinevo estis uzata por pasaĝeraj kaj ŝarĝaj vagonoj, ankaŭ por poŝtpreno.

En aprilo de 1944 jaro, dum la Dua mondmilito, tiraspola stacidomo estis bruligita de retiritaj germanaj kaj rumanaj trupoj. La stacidomo estis restaŭrita post la milito.

Nuntempe, kaŭze de ĉednestria konflikto kaj malsimplaj rilatoj inter fervoraj kompanioj de Moldavio kaj Ĉednestrio, ekde 2006 jaro nur ekspresa trajno № 65 «Moskvo — Kiŝinevo» navedas trans stacidomo de Tiraspolo dum la tuta jaro, kaj trajno «Saratov — Varno» navedas trans la stacidomo somere. Ekde 1-a de oktobro de 2010 jaro estis restaŭrita movado de trajno № 641\642 «Kiŝinevo-Odeso», kuntekste de la parta decido de situacio inter Ĉednestrio kaj Moldavio[2].

La stacidomo havas 2 kajojn kaj 12 fervojaj trakojn.

Linioj de trajnoj inter stacidomo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dina Leonidova, Olga Kurileva. "Тирасполь встретил российского императора (ФОТО)", 2013-07-13. Kontrolita 2013-09-14.
  2. A. Mopsanov. (2011-08-05)ТРУДНЫЙ ПУТЬ ПО РЕЛЬСАМ. 7 АВГУСТА — ДЕНЬ ЖЕЛЕЗНОДОРОЖНИКА. "ПРИДНЕСТРОВЬЕ". Alirita 2013-01-25.