Fiŝhokado
Fiŝhokado estas fiŝkaptado per hoko. Oni metas logaĵon sur la fiŝhoko, por logi la fiŝon; kaj por tiri ĝin el la akvo, oni ligas al la hoko fadenon. Fiŝkano ofte uzatas. Tio estas malnova kaj ofta maniero de fiŝkaptado. Homoj hokas fiŝojn kiel sporto, hobio, ŝatokupo, aŭ kiel negoco, aŭ simple pro bezono manĝi.
En popola kulturo ofte oni ripetas konatan eldiraĵon pri malpliigo de malriĉeco aŭ malsato en malriĉaj landoj, kiam oni eldiras: "Ne donu al ili fiŝon por manĝi, sed fiŝkanon por ke ili mem elturniĝu".
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri (fiŝ)hoko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. ” „ Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras. ” „ Por kapti ezokon, bongustigu la hokon. ”