Fiŝista reĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fiŝisto-Reĝo, gardanto de la Sankta Gralo en Artura legendo. Laŭ iuj verkistoj li nomiĝis Pelles.

Estas multaj versioj de lia historio, sed ĉiuj diras, ke li estis vundata en la kruroj aŭ la ingveno, kaj ne povas movi sin sen ies helpo. Dum li estis vundita, lia regno grave suferis: pro lia senpotenco lia lando estas dezerto - la "Waste Land" kiu donas la titolon de la poemo de T. S. Eliot. Li povis fari malmulte krom fiŝkapti ĉe rivero proksime al sia kastelo Corbenic. Multaj kavaliroj penis sanigi lin, sed nur Parsifalo povis fari tion.

La Fiŝisto-Reĝo estis la patro de Elaine, kiu per magiaj trompoj igis Lanceloton amori ŝin kaj poste naskis Galahad.

La rolulo de la Fiŝisto-Reĝo inspiris la filmon The Fisher King kun titolo samsignifa.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj