Fikšinci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fikšinci
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 156  (2020) [+]
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 47′ N, 16° 0′ O (mapo)46.78546116.000792Koordinatoj: 46° 47′ N, 16° 0′ O (mapo) [+]
Alto 331,5 m [+]
Areo 3,02 km² ( 302 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fikšinci (Slovenio)
Fikšinci (Slovenio)
DEC
Fikšinci
Fikšinci
Situo de Fikšinci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fikšinci [+]
vdr

Fikšinci, hungare Kismáriahavas, germane Füchseldorf estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Rogašovci. La hungara historia nomo estis Füksincz.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la aŭstra landolimo, laŭ traira flankovojo al Deutsch Haseldorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1366 en formo Fulyfalua. En 1910 la loĝantoj konsistis el 382 germanoj, 10 slovenoj, 5 hungaroj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.