Filadelfi-koridoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Filadelfi-koridoro situas laŭ la Egipta-Gaza limo (jen sur mapo hazarde elektita portugallingva, por havi iun lingvon krome neengaĝitan en la konflikto, kiu tamen bone legeblas por esperantisto, sed videble ne estas e-lingva)

La Filadelfi-koridoro, estas mallarĝa strio de tero, 14 kilometrojn en longo, situanta laŭ la tutaĵo de la limo inter la Gaza Sektoro kaj Egiptio. Sub la kondiĉoj de la Egipta-Israela packontrakto de 1979, kiu estis la rezulto de la Pactraktatoj de Camp David, ĝi estis establita kiel bufrozono kontrolita kaj patrolita fare de israelaj trupoj. Unu celo de la Filadelfi-Koridoro estis malhelpi la movadon de kontraŭleĝaj materialoj (inkluzive de armiloj kaj municio) kaj homojn inter Egiptio kaj la Gaza Sektoro. Palestinanoj, kunlabore kun kelkaj egiptoj, konstruis kontrabandajn tunelojn sub la Filadelfi-koridoro por movi tiujn en la Gaza Sektoro.[1] La nomo Filadelfi-koridoro cetere povas ŝajni stranga en esperanta teksto, sen adjektiva a-finaĵo aŭ substantiva o-finaĵo, sed ĝi sekvas la internaciajn nomigojn. Kaj ĝi ne havas iun pli profundan signifon, simple estas - kiel ofte la iom misteraj nomoj de armeaj operacoj - simple arbitra nomigo, sen ligo al Filadelfio en EgiptioFiladelfio en Usono.

Post la interkonsentoj de Oslo en 1995, Israelo estis permesita teni la sekurecan koridoron. Sekvante la planon de unuflanka malengaĝiĝo de Israelo en la Gaza-strio en 2005, la "Filadelfi-Interkonsento" kun Egiptio estis finita, kiu rajtigis Egiption movi 750 limgardistojn al la lima regiono por patroli la limon ĉe la Egiptia flanko. La palestina flanko de la limo estis kontrolita fare de la Palestina Aŭtoritato, ĝis la Fatah-Hamas-batalo en Gazao en 2007, kiun venkis la paramilitisma movado Hamaso.[2] La komuna aŭtoritato por la limtransirejo Rafah estis transdonita al la Palestina Aŭtoritato kaj Egiptio por limigita trairejo fare de posedantoj de palestinaj identigiloj, kaj de aliaj en esceptaj kazoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: artikolo Weapon Smuggling Tunnels in Rafah (Tuneloj por kontrabando de armiloj en Rafah) de majo 2004 (angle)
  2. Faktoj, ciferoj pri la Gaza-Egiptia landlimo, noto de la novaĵagentejo Associated Press, la 23-an de januaro 2008, en web.archive.org (angle)