Filadelfio (Paragvajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉefa strato de Filadelfio
Situo

Filadelfio estas sudamerika urbo en Paragvajo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Boquerón, en la okcidenta parto de la lando, konata kiel Ĉako.

La urbo estis fondita en 1930; en 2002 ĝi havis iom pli ol 7.000 loĝantojn. Ĝia nomo signifas "amo al frato" (greke). Ĝiaj koordinatoj estas 22,35 S / 60,03 U.

La enloĝantaro estas plejmulte menonana kaj la lingvo plej ofte aŭdata en la vilaĝo estas nek la gvarania nek la hispana, sed la platdiĉa lingvo, kiun la menonanoj portis el Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.