Filmfestivalo VisionFest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu ĉi artikolo temas pri la filmfestivalo VisionFest komencigita en 2004 en la urbokvartalo Tribeca de Novjorko. En la sama urbokvartalo jam en 2002 naskiĝis plia filmfestivalo, nomata simple Tribeca Film Festival - ambaŭ principe okazas en urbokvartala kinejaro nomata "Tribeca", sed ne konfuzindas.
Filmfestivalo VisionFest
filmofestivalo
vdr

La filmfestivalo VisionFest (angle VisionFest Film Festival) estas ĉiujara internacia kino-festivalo okazanta ekde la jaro 2004 en la urbokvartalo Tribeca de Malalta Manhatano, centra parto de la urbego Novjorko. Ĝin fondis kaj en 2004 unuafoje okazigis filma societo Domani Vision. La societo celas aparte subteni la "kinon de morgaŭ", do konatigi junajn kaj nun ankoraŭ nekonatajn junajn reĝisorojn, scenaristojn, produktistojn kaj aktorojn.

La ĝis nun plej juna aktoro, kiu nomumiĝis por premio de plej bona konatiga prezentaĵo ("Best Breakthrough Performance") en la festivalo, en 2013 estis la 12-jarulo Davis Desmond pro sia ĉefrolo en la mallonga filmo The First Hope, publikigita samjare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]