Fiota

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fiota (alinomata kabinda kaj ibinda, alie literumita ibinda, kibinda, chibinda, tchibinda) estas bantua lingvo aŭ dialekta grupo parolata en la angola provinco kaj eksklavo de Kabindo

Dialekta mapo de la konga kaj kituba lingvoj.

La fiota estas okcidenta konga lingvo (Guthrie) kiel ĝi estas parolata en la provinco Kabindo.[1] Ĝi estas kombinaĵo de pluraj dialektoj de la konga lingvo (kikongo) parolata de malgrandaj etnaj grupoj en Kabindo. Inter la ĉefaj estas ivoja, ikuákonga (kakongo), ikókia, ilínjia (ilinge), kijomba (quiombe), kisúndia kaj ivilia, kvankam kelkaj estas foje konsiderataj dise de la fiota.[2][3][4]

Temas pri projekto de kabindaj separatistoj aŭ naciistoj kiuj rekomendas la formadon de la Kabinda Respubliko en kiu la fiota estu la oficiala "nacia lingvo" de la farota ŝtato.[5] Ĉar la fiota lingvo mankis alfabeton ĝi alprenis la alfabeton de la lingvo Esperanto. La alfabeto konsistas nun el 23 literoj (egalaj al la esperantaj): a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ho, i, jo, ko, lo, mo, no, o, po, so, to, u, ŭo, vo, zo. Kelkaj el ili (kiel ĉo kaj fo) estas malofte uzataj. En transira fazo eblos surogataj literoj: ikso por ĉo, ipsilono por jo, duobla vo por ŭo.[6]

Historie, la lingvo jam estis nomata fiote, de m'fiôte, vorto kiu signifas "nigran" aŭ "koloritan personon"[7] Fiote referencis al ĉiuj lokaj lingvoj de la provinco Kabindo "ĉar ili estis la lingvoj parolataj de nigraj homoj." La termino estis ankaŭ uzata por priskribi la loĝantojn mem kaj kiel adjektivo kun la signifo denaska aŭ indiĝena ("ĉio kio ne estis de eŭropa deveno ricevis la etikedon 'fiote' – papajo fiote, mango fiote, terpomo fiote, ktp.[2]). Tamen, ĉi tiu termino malestiman korelativon : kabindanoj ne ŝatas esti nomataj Fiote...[ĉar] la vorto estis uzata de la portugaloj por priskribi ĉion kio estis malsupera. Malbona vojo estus nomata fiota vojo kaj malbona manĝaĵo estus nomata fiota manĝaĵo."[7] Kelkaj argumentas ke la lingvo devus esti nomata kabinda lingvo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The dialect "of the region around the Kongo rapids is called Ki-kongo, or Mfiote."
  2. 2,0 2,1 2,2 "Cabindês, Fiote ou Ibinda: Língua Nacional de Cabinda."
  3. Elizera Teixeira João and Vitália Rodrigues.
  4. Jouni Filip Maho.
  5. Republic of Cabinda: People at the Republic of Cabinda website.
  6. (eo) Unua fiota teksto en esperanta alfabeto - rete konsultita je 11/6/16
  7. 7,0 7,1 "Cabinda: Society – Language Matters." in International Spotlight: Angola, A special advertising site produced by washingtonpost.com.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Jouni Filip Maho. NUGL Enreta: La enreta versio de la nova ĝisdatigita listo Guthrie, referenciata klasifikado de la bantuaj lingvoj (kun mapo), p. 52