Fipoeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poètes maudits Paul Verlaine (maldekstre) kaj Arthur Rimbaud (dua maldekstre) pentritaj en 1872 fare de Henri Fantin-Latour.

Fipoeto estas la vorto en Esperanto por la koncepto kiu en multaj lingvoj aperas per la francaj vortoj poète maudit (pɔɛt modi, fia poeto) kio estas poeto kiu vivas vivon for aŭ kontraŭ socio. Troa uzado de drogoj kaj alkoholo, frenezo, krimo, violento, kaj ĝenerale iu ajn socia peko, ofte rezulte en frua morto, estas tipaj elementoj de la biografio de poète maudit.

La unua fipoeto, kaj ties prototipo, estis François Villon (1431 - ĉ. 1474) sed la esprimo ne estis stampita ĝis la komenco de la 19a jarcento fare de Alfred de Vigny en sia teatraĵo de 1832 nome Stello, kie li nomas la poeton "la race toujours maudite par les puissants de la terre" (la raso ĉiam malbenita fare de ĉiuj povuloj de la tero). Charles Baudelaire, Paul Verlaine kaj Arthur Rimbaud estas konsiderataj tipaj ekzemploj. LautréamontAlice de Chambrier estas ankaŭ konsiderataj poètes maudits.

La termino venis al pli ampleksa uzado ekde la antologio de Verlaine. Origine ĝi estis uzata ĝuste por la verkistoj de lia libro (vidu sube), sed poste ĝi iĝis nomo por verkistoj (aŭ eĉ artistoj ĝenerale) kies vivoj kaj arto estas for aŭ kontraŭ ties socio. Ekzemple, la poeto kaj eldonisto Pierre Seghers publikis antologion "Poètes maudits d'aujourd'hui: 1946-1970" (Nunaj fipoetoj) en Parizo en 1972, kolektante aŭtorojn kiaj Antonin Artaud, Jean-Pierre Duprey kaj 10 aliaj, kelkaj el kiuj (kia Artaud) ixgis tre famaj postmorte.

La termino en sia franclingva maniero estas uzata ankaŭ for de Francio. Kaj same por la koncepto kiaj ĉe la ĉeĥa poeto Karel Hynek Mácha, la pola poeto Rafał Wojaczek kaj la itala poeto Salvatore Toma; Wojaczek kaj Toma memmortiĝis je frua aĝo. Ĉe la fako de kinkritikaro, Jean-Luc Godard diris pri Alfred Hitchcock: "Li estis la ununura poète maudit kiu trafis enorman sukceson."

La verko Les poètes maudits[redakti | redakti fonton]

Les poètes maudits estas verko de Paul Verlaine kiu estis publikita en 1884. Temas pri omaĝo al Tristan Corbière, Arthur Rimbaud, Stéphane Mallarmé, Marceline Desbordes-Valmore, Villiers de l'Isle-Adam kaj Pauvre Lelian (la propra Paul Verlaine).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]