Flatey (Breiðafjörður)
Flatey | ||
---|---|---|
Vilaĝo sur la insulo | ||
insulo | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Geografia situo | 65° 22′ 34″ N, 22° 54′ 43″ U (mapo)65.376111111111-22.911944444444Koordinatoj: 65° 22′ 34″ N, 22° 54′ 43″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 2 km | |
Larĝo | 500 m | |
Ŝtato | Islando | |
Administrado | Vestfirðir | |
Flatey estas dua plej granda insulo ĉe la marbordo de Islando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Flatey estas preskaŭ plej granda insulo en Breiðafjörður, ĉe la okcidenta marbordo de Islando. La insulo longas je 2 km kaj larĝas je 500 m.
Sur la insulo loĝas kelkdek homoj, ĝi estas ligita kun la islanda bordo per prama trafiko.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 16-a jarcento la lasta katolika episkopo de Islando Jón Arason instalis sur la insulo la unuan en la lando presmaŝinon. La libroj, presitaj en Flatey, ne konserviĝis.
Literaturaj memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Flatey estas fama en Islando kaj Eŭropo pro konserviĝintaj tie mezepokaj literaturaj memorindaĵoj: Flateyjarannáll (Kronikoj de la insulo Flatey; 10-a jarcento) kaj Flateyjarbók (Libro el la Plata insulo; 14-a jarcento), kiuj absorbis plurajn sagaojn kaj legendojn.
Sur Flatey situas la plej malgranda biblioteko en Islando, lanĉita en 1864, fermita en 1955 kaj restarigita en 1988[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Flatey: Elsta og minnsta bókasafn á Íslandi endurreist (islande). Morgunblaðið (1988-08-09). Alirita 2016-09-28.