Fleksuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fleksuro (de latine flexurakurbo) estas la tektonika strukturo, kiu aspektas kiel genuoforma kurbo de tavolaro, en kiu la tavolaro havas du drastajn kurbojn. Se la tavoloj kuŝas kune, fleksuro estas areo, kie ili kuŝas oblikve. Se temas pri monoklinalo fleksuro estas areo kun pli kruta falo de tavoleco.

Fleksuro konsistas el kvin partoj: du kurboj kaj tri aloj. El tiuj aloj du estas ekstremaj, do troviĝas ekster la kurboj (la supra kaj malsupra) kaj unu estas kuniga, do troviĝas inter la unuaj du. Ĉiu parto havas specifajn karakterizojn, surbaze de kiuj oni difinas plurajn specojn de la fleksuroj. Laŭ kuŝtipo oni klasifikas tiel: la simplaj, akompanaj, renkontaj. Laŭ kliniĝo de ĉarniroj de la kurboj: la vertikalaj, oblikvaj, horizontalaj. Fleksuroj en la oblikve kuŝantaj tavolaroj povas esti kongruaj aŭ malkongruaj. En la kongruaj fleksuroj la supra, kuniga kaj malsupra aloj direktiĝas al la sama direkto. En la malkongruaj fleksuroj la supra kaj malsupra aloj direktiĝas je unu direkto, dum la kuniga alo je la inversa direkto. Se la genuoforma kurbo de tavoloj situas en horizontala ebeno la fleksuro nomiĝas horizontala.

Same kiel aliaj tektonikaj strukturoj fleksuroj povas esti la sedimentaj (formiĝas samtempe kun la sedimentado) aŭ postsedimentaj (formiĝas post la fino de la amasiĝo de la deformata tavolaro). La postsedimentaj fleksuroj havas samajn dikecon kaj faciojnen ĉe la aloj. La sedimentaj fleksuroj havas pli komplikan strukturon, iliaj dikeco kaj facioj ĉe la aloj grave diferencas. En la malsupraj, mallevitaj aloj formiĝas la plej plenaj stratigrafiaj sekcojen kun la plej grandaj dikeco kaj etrompaj, argilaj kaj karbonataj facioj. Ĉe la kunigaj aloj rokaĵoj estas malplej dikaj, ofte kun interrompoj kie mankas iuj partoj de la stratigrafia sekco. Facioj de la kunigaj aloj estas krudrompaj. En la supraj, levitaj aloj dikeco de sedimentaj tavoloj estas malpli granda ol ĉe la levitaj aloj kaj facioj estas pli krudrompaj.

Grandeco de fleksuro varias de kelkdek centimetroj ĝis kilometroj, kliniĝo de la aloj — de apenaŭ rimarkebla ĝis vertikala. Fleksuroj ofte renkontiĝas ĉe platformoj kaj orogenezoj. La plej grandaj fleksuroj troviĝas ĉe la randoj de platformoj kaj ĉe la flankoj de sineklizoj.

Foje fleksuroj povas formi hidrokarbonajn kaptujojn kaj kontroli lokiĝon de naftominejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Флексура //Геологический словарь: в 2-х томах. — М.: Недра. Под редакцией К. Н. Паффенгольца и др.. 1978
  • Флексура //Горная энциклопедия. — М.: Советская энциклопедия. Под редакцией Е. А. Козловского. 1984—1991