Flensburga fjordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flensburga fjordo
fjordo [+]

AkvejoBalta maro

Koordinatoj54° 52′ 0″ N, 9° 33′ 0″ O (mapo)54.8666666666679.55Koordinatoj: 54° 52′ 0″ N, 9° 33′ 0″ O (mapo)
Areo250 km² (25 000 ha) [+]

Flensburga fjordo (Ŝlesvig-Holstinio)
Flensburga fjordo (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Flensburga fjordo
Flensburga fjordo

Flensburga fjordo (Germanio)
Flensburga fjordo (Germanio)
DEC
Flensburga fjordo
Flensburga fjordo
Map
Flensburga fjordo
Vikimedia Komunejo:  Flensburg Firth [+]
vdr
historia mapo de 1650

La flensburga fjordo - germane Flensburger Förde, dane Flensborg Fjord - estas malvasta branĉo en la okcidenta parto de la Balta Maro ĉe la orienta flanko de Jutlando (geografie ĝi apartenas al la kila golfo, la sudokcidenta parto de la maro). El fake geologia vidpunkto malgraŭ la dana kaj germana terminoj ne vere temas pri fjordo, sed pri glaciepoka tunela valo - tamen pro la tradiciiĝintaj nacilingvaj nomoj kaj pro manko de konciza termino anstataŭ la malpraktike longa faktermino "glaciepoka tunela valo" sencas neformale uzi la vorton fjordo en priskribo de la marbranĉo. La flensburga fjordo konsistigas la ŝtatan limon inter Danio kaj Germanio, kaj per tiu limo la historia regno Ŝlesvigo duonigas je norda, dania kaj suda, germania partoj. Ĉe la okcidenta finaĵo de la flensburga fjordo situas la urbo Flensburg, kaj tiu okcidenta finaĵo samtempe estas la plej okcidenta punkto de la Balta Maro.

la flensburga fjordo en 1910 (kun germanlingvaj loknomoj ankaŭ por la nun dania norda bordo
fota impreso de la fjordo, vidata de la germana flanko, fone la dania bordo