Glaciepoka tunela valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glaciepoka tunela valo ekestis kiam en malvarmaj epokoj kiel ekzemple la plejstoceno la glacio de glaĉero respektive glacitavolo suprenŝoviĝis iun deklivon el sablo aŭ alispeca tera grundo, kaj la en glaciepoka somero glacisurface degelanta akvo, kiu rapide atingis la glacian fundon ne povis subenflui la deklivon, sed ŝoviĝis supren kun la glacia maso, ĉizante valon en la teran grundon. Iusence el geologia vidpunkto ili estas la "malo" de fjordoj, profundaj valoj kiuj ekestis pro subenfluanta akvo de subenglitanta glaĉero, ofte fluanta en maron, tiel ke la profundiĝintaj valoj ofte poste iĝis longaj, mallarĝaj maraj "branĉoj".

Eŭropo en la lasta plejstocena glaciepoko

Tamen ankaŭ iuj glaciepokaj tunelaj valoj pro posta malaltiĝo de tuta tektona plato aŭ pro altiĝo de mara akvosurfaco iĝis "mallarĝaj maraj branĉoj". Kaj en orienta Jutlando kaj orienta Ŝlesvigo-Holstinio ekzistas pluraj malvastaj marbranĉoj, kiuj ekestis kiam en la lasta plejstocena glaciepoko antaŭ 20 000 ĝis 70 000 jaroj la giganta glacitavolo kovranta la kompletan Baltan Maron, Skandinavion, Baltion kaj aliajn ĉirkaŭajn marbordajn regionojn etendiĝis okcidenten al la eŭropa kontinento kaj ĉizis valojn kaj marbranĉojn en la grundon deorienta Jutlando kaj orienta Ŝlesvigo-Holstinio. Ekzemploj pri tia origine glaciepoka tunela valo estas la marbranĉoj Schlei kaj "Flensburga fjordo".

Tiuj marbranĉoj en Danio kaj Germanio nomatas dane Fjord kaj germane Förde, videble etimologie la sama vorto kiel "fjordo", kvankam ili ne plenumas la geologian difinon de fjordo. Tial ke ne ekzistas konciza e-lingva vorto por la geologia termino "glaciepoka tunela valo", laŭ la ekzemploj de la dana kaj germana lingvoj proponatas en neformala esperanta lingvouzo ankaŭ nomi la glaciepokajn tunelajn valojn "fjordo".