Fliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flisĉapoj

Fliso (angle fleece) estas sintetika lano, farita el poliestero. Ĝin inventis la usona firmao Malden Mills Industries, kiu unuafoje prezentis ĝin en 1979 kaj ankoraŭ estas taksata unuaranga mondmerkate en tiu branĉo.

Fliso ne estas teksaĵo sed maŝaĵo. Dum la produktado ekestas maŝetoj, kiuj poste estas tranĉitaj kaj malglatigitaj. Flison oni uzas precipe por varmigaj funkcivestaĵoj por la natursporto, ekzemple jakoj, pantalonoj, ĉapoj, gantoj, sed ankaŭ por kovriloj.

Fliso havas ecojn, kiuj ebligas uzi ĝin kiel alternativon por lanŝtofoj.