Florida de Liébana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Florida de Liébana
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37129
Demografio
Loĝantaro 251  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 5° 45′ U (mapo)41.026666666667-5.7508333333333Koordinatoj: 41° 2′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 789 m [+]
Areo 20,79 km² (2 079 ha) [+]
Florida de Liébana (Provinco Salamanko)
Florida de Liébana (Provinco Salamanko)
DEC
Florida de Liébana
Florida de Liébana
Situo de Florida de Liébana
Florida de Liébana (Hispanio)
Florida de Liébana (Hispanio)
DEC
Florida de Liébana
Florida de Liébana
Situo de Florida de Liébana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Florida de Liébana [+]
vdr

Florida de Liébana estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Florida de Liébana estas tradukebla etimologie al Florejo de Liébana, Liébana (prononcu LJEbana) estas komarko de Kantabrio, de kie eble venis reloĝantoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Florida de Liébana, La Florida Extrarradio, Puerto de la Anunciación kaj Villaselva, okupas totalan areon de 20,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 267 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 13 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]