Flughaveno Frankfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Frankfurto
Flughafen Frankfurt am Main

emblemo

commercial airport • internacia flughaveno
IATA: FRA ICAO: EDDF
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Hesio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Fraport
Alteco 100 m
Geografia situo 50° 2′ 0″ N, 8° 34′ 14″ O (mapo)50.0333333333338.5705555555556Koordinatoj: 50° 2′ 0″ N, 8° 34′ 14″ O (mapo)
Flughaveno Frankfurto Flughafen Frankfurt am Main (Germanio)
Flughaveno Frankfurto
Flughafen Frankfurt am Main (Germanio)
DEC
Flughaveno Frankfurto Flughafen Frankfurt am Main
Flughaveno Frankfurto
Flughafen Frankfurt am Main
Situo de Flughaveno Frankfurto
Flughafen Frankfurt am Main
Map
Flughaveno Frankfurto
Flughafen Frankfurt am Main
Kurej-angulo 07R/25L 07C/25C 07L/25R (startejo 18)
Kurej-longo 4 000 m / 4 000 m / 2 800 m (startejo 4 000)
Retejo frankfurt-airport.de
vdr

La Flughaveno Frankfurto (IATA-kodo "FRA"), germanlingve Rhein-Main-FlughafenFlughafen Frankfurt am Main kaj anglalingve Frankfurt Airport, troviĝas rande de la germana urbo Frankfurto ĉe Majno. Ĝi estas la plej larĝa flughaveno en Germanio kaj la dua aŭ tria plej larĝa en Eŭropo (depende kian kriterion oni aplikas), tial tre grava celo por internaciaj flugoj de ĉie en la mondo. La Flughaveno Frankfurto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la kapacitoj de la Flughaveno Frankfurto ne sufiĉis, la germana aviadila kompanio Lufthansa decidis havi duan centran flughavenon por la lando, tiun de Munkeno – kaj direktas plej multajn internaciajn flugojn al tiuj du lokoj. La pliaj flughavenoj de la lando, inkluzive de tiuj de la ĉefurbo Berlino, estas duarangaj.

El la Flughaveno Frankfurto momente flugas aviadiloj al pli da celoj ol de la flughaveno Heathrow apud Londono, sed rilate al nombro de pasaĝeroj Frankfurt estas la tria plej granda flughaveno en Eŭropo, post Londono kaj Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle apud Parizo.

  • En Frankfurto dum 2005 transportiĝis 52.219.412 pasaĝeroj, kompare al 67.915.389 en Londono-Heathrow kaj 53.756.200 en Parizo-Charles de Gaulle.
  • Kalkule aviadilojn al- kaj forflugantajn Frankfurt havis la duan lokon en Eŭropo, gastigante 490.147 aviadilojn, kompare al 522.619 en Parizo-Charles de Gaulle kaj 477.888 en Londono-Heathrow.
  • Rigarde la transporton de varoj Frankfurt havas la unuan rangon en Eŭropo, transportinte dum 2005 1.963.141 tunojn, kompare al 1.770.940 tunoj en Parizo-Charles de Gaulle kaj 1.389.591 en Londono-Heathrow.

La flughaveno havas propran fervojan stacidomon, kaj por regionaj trajnoj kaj por internaciaj (linioj ICE, vidu ankaŭ la apartan artikolon "Rapidtrajna fervoja linio Kolonjo - Frankfurto"). Krome ĝi rekte ligiĝas al la germana aŭtovojo A3 inter Kolonjo kaj Nurenbergo, kaj al la germana aŭtovojo A5 inter Kaselo (kaj plu Hamburgo kaj Danio) kaj Bazelo en Svislando.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]