Flughaveno Groningen-Eelde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Groningen-Eelde

emblemo

flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: GRQ ICAO: EHGG
Resuma informo
Lando Nederlando
Regiono Norda Nederlando
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Groningen Airport Eelde NV
Apuda urbo Groningen (10 km)
Alteco 5 m
Geografia situo 53° 7′ 30″ N, 6° 35′ 0″ O (mapo)53.1256.5833333333333Koordinatoj: 53° 7′ 30″ N, 6° 35′ 0″ O (mapo)
Flughaveno Groningen-Eelde (Groningo)
Flughaveno Groningen-Eelde (Groningo)
DEC
Flughaveno Groningen-Eelde
Flughaveno Groningen-Eelde
Situo de Flughaveno Groningen-Eelde
Map
Flughaveno Groningen-Eelde
Kurej-longo 2500 m – 1500 m
Retejo www.schiphol.nl
vdr

Flughaveno Groningen-Eelde, ankaŭ konata kiel flughaveno Eelde, estas flughaveno por la civila aviado kiu situas apud Eelde (provinco Drenthe), iom sude de la urbo Groningen. Ĝi estas la plej granda flughaveno de norda Nederlando.

Historio

La flughaveno estis oficiale inaŭgurita je la 23-a de majo 1931 fare de urbestro Jan Gerard Legro. La konstruo de ĝi estis iniciato de aviadisto kaj eks-skabeno Hayo Hindriks el Eelde. Dum la malferma parolado Legro aŭguris ke ĝi fariĝos 'flughaveno por la tuta norda Nederlando'. La malfermo estis plibriligita per aviada spektaklo kiun spektis ĉ. 40.000 homoj.

Je la 15-a de aŭgusto 1931 oni malfermis fluglinion inter Eelde kaj Schiphol, sed montriĝis ke tiu ne estis vivipova. En 1933 oni ŝanĝis la nomon en 'NV Luchthaven Eelde' (AK Flughaveno Eelde), kun kiel akciuloj la provincoj Groningen kaj Drenthe, la komunumoj Groningen, Eelde kaj Assen kaj la Komercaj Ĉambroj de Groningen, Drenthe kaj la Torfeja vilaĝaro.

Kurejoj

  • 05-23 Longo: 2500 metroj. Larĝo: 45 metroj. Pavimo: asfalto
  • 01-19 Longo: 1500 metroj. Larĝo: 45 metroj. Pavimo: asfalto

Destinoj

Sundestinoj

  • Ekde Flughaveno Eelde foriras flugadoj al Turkio, Grekio, Portugalio, Kanariaj Insuloj per Boeing 737-800Boeing 737-700. La flugadoj estas plenumataj de Transavia kaj Corendon Airlines.

Statistiko

Pasaĝerara statistiko

En la jaro 2007 la flughaveno bonvenigis 172 400 pasaĝerojn (ruĝa stango), kaj estis 59 428 flugmovoj (blua stango).

Jaro Flugmovoj Pasaĝeroj
2000 69,052 112,367
2001 59,501 (-13.8%) 132,155 (+17.6%)
2002 67,771 (+13.9%) 148,291 (+12.2%)
2003 54,942 (-18.9%) 177,851 (+19.9%)
2004 45,205 (-17.7%) 155,534 (-12.5%)
2005 47,265 (+4.6%) 162,875 (+4.7%)
2006 54,844 (+16.0%) 166,240 (+2.1%)
2007 59,406 (+8.3%) 172,458 (+3.7%)
2008 61,338 (+3.3%) 190,034 (+10.2%)
2009 65,545 (+6.9%) 167,107 (-12.1%)
2010 64,066 (-2.3%) 153,637 (-8.1%)
2011 52,774 (-17.6%) 148,850 (-3.3%)
2012 46,418 (-12%) 208,669 (+40.2%)
2013 43.836 (-5.6%) 201,721 (-3.3%)
2014 199,651 (-1.0%)

Eksteraj ligiloj