Flughaveno Guaymaral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Guaymaral frumatene.

La Flughaveno Guaymaral [gŭajmaRAL] aŭ en hispana oficiale Aeropuerto Guaymaral Flaminio Suárez Camacho (kodgo IATA: GYM, kodo OACI: SKGY) estas la duaranga flughaveno de la ĉefurbo Bogoto, Kolombio, situa norde en la bogfota localidad Suba kaj ĝi limas kun la municipo Chía [ĈIa]. La flughaveno ĉefe funkciigas la ĝeneralan aviadon de la landa ĉefurbo nur de kategorio A kaj B (pro la limigo de la Internacia Flughaveno El Dorado por unumotoraj aviadiloj), kaj ĝi funkcias nur laŭ la regularo de laŭvida flugado VFR. Tiu flughaveno okupas la duan lokon en ĉiutagaj operacioj (elflugoj, surterigoj kaj urĝoj) de la lando kun averaĝo de 250 ĉiutagaj operacioj, superite nur de la Flughaveno El Dorado. Ĝi estas la bazo por privataj kaj komercaj aviadiloj, krom estis la bazo por la lernejoj por instruado al pilotoj kiel Aeroandes, Adevia kaj la Aeroclub de Colombia.

Ĝi funkcias ankaŭ kiel la bazo kontraŭdroga de la Nacia Polico de Kolombio, kie troviĝas la bazoj por la helikopteroj UH-60 kaj Bell 212. Tie troviĝas ankaŭ la bazoj de AvioCharter kaj AvioPartes, Aeroclub de Colombia, Aeroandes, Sicher Helicopters, kaj, pli ĵuse de Helistar de Aviación.

La liverado de fuelo estas havigita de Globe Air Fuel kaj Energizar Aviación, per tipo JET A-1 kaj 100/130 por la diversaj tipoj de aeronavoj kiuj funkcias en tiu aerodromo.

La dimanĉojn estas glisiloj kaj ultramalpeziloj en tiu zono de Bogoto kiuj funkcias en la ĉirkaŭoj de la ATZ de la flughaveno kaj/aŭ en ties trejnzonoj.