Flughaveno Milano Malpensa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la flughavena akceptejo

Milan Malpensa, (MXP) laŭ mallongigo, estas la plej granda kaj grava flughaveno proksima de Milano. La alveturantoj povas poste veturi per rapida trajno. Krom la alveno al Milano, la flughaveno taŭgas por atingi la turismajn nordajn lagojn, kiel tiun de Como. La flughavena teritorio etendiĝas al la areoj de la komunumoj Cardano al Campo, Casorate Sempione, Ferno, Lonate Pozzolo, Samarate, Somma Lombardo kaj Vizzola Ticino, kaj la akcepteja konstruaĵo atingeblas ekde Somma Lombardo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]