Flustra galerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sontransporto per du parabolaj speguloj

Flustra galerio estas konstruaĵo, en kiu oni povas aŭdi flustron de alia fora persono en la konstruaĵo. Tiukaze la konstruaĵo havas elipsoforman internan muron kaj tegmenton, dum la piedira zono estas plata. Plej konataj flustraj galerioj estas en katedralo de Sankta Paŭlo (Londono), Gol Gumbaz en Barato, National Statuary Hall en Kapitolo de Usono, Baziliko de Sankta Petro de Romo

Oni povas teknike imiti tiun sontransporton per du parabolaj speguloj (sufiĉas jam diametro de 2 m, por transporti sonon je distanco de 80 m). Se oni flustras en brulpunkto de elipso, aŭdas liajn vortojn alia persono, starante en fora brulpunkto. Ekster la du brulpunktoj, oni aŭdas nenion.