Fombellida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fombellida
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47184
Demografio
Loĝantaro 180  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 4° 11′ U (mapo)41.766666666667-4.1847222222222Koordinatoj: 41° 46′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 805 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Fombellida (Provinco Valadolido)
Fombellida (Provinco Valadolido)
DEC
Fombellida
Fombellida
Situo de Fombellida
Fombellida (Hispanio)
Fombellida (Hispanio)
DEC
Fombellida
Fombellida
Situo de Fombellida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fombellida [+]
vdr

Fombellida [fombeLJIda] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Fombellida estas etimologie komprenebla kiel Bela Fonto aŭ eble Fonto de iu iama loĝanto.

Fombellida en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 166 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 53 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas angule norde kun la provinco Palencio kaj precize kun municipoj Torre de Esgueva (1 km), Castroverde de Cerrato, Valbuena de Duero, Piñel de Abajo, Piñel de Arriba kaj Canillas de Esgueva (5 km). Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de vakceoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16a jarcento kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]