Fombuena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fombuena
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 50491
Demografio
Loĝantaro 57  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 1° 12′ U (mapo)41.1440266-1.192324Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 022 m [+]
Areo 26,373334 km² ( 263 7.3 334 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fombuena (Provinco Zaragozo)
Fombuena (Provinco Zaragozo)
DEC
Fombuena
Fombuena
Situo de Fombuena
Fombuena (Hispanio)
Fombuena (Hispanio)
DEC
Fombuena
Fombuena
Situo de Fombuena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fombuena [+]
vdr

Fombuena [fomBŬEna] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Fombuena estas etimologie komprenebla kiel Bona Fonto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fama kverko sur roko.

Fombuena estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Luesma oriente kaj tiu de Badules okcidente. Ĝi estas proksime de la Sierra de Herrera en la deklivaroj de la Iberia Sistemo.

La loĝloko Fombuena mem estas je 80 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 1022 msm. Ĝi estas tute inter Luesma oriente kaj Badules okcidente laŭ la loka ŝoseo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Interno de la preĝejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fombuena kie oni malaltiĝis el 266 loĝantoj en 1920 ĝis nur 9 loĝantoj en 1981; poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 59 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, fontoj, krucmonumento kaj fama kverko sur roko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]