Ford Modelo A (1927-1931)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ford Modelo A.

La Ford Modelo A (ankaŭ populare nomita A-Modelo Ford aŭ la A, kaj A-osto inter aŭtemuloj[1] estis la dua merkata sukceso de la Ford Motor Company post la sukceso de sia antaŭulo, la Modelo T. Unuafoje produktita la 20an de oktobro, 1927, sed ne enkondukita ĝis la 2a de decembro,[2] ĝi estis anstataŭita de la Modelo T, kiu estis produktita dum 18 jaroj. Tiu nova Modelo A (jam estis samnoma modelo en 1903–04) estis deklarita modelo de 1928 kaj estis disponebla en kvar normigaj koloroj.

Ĉirkaŭ la 4a de februaro, 1929, unu milionoj de la Modelo A estis vendita, kaj ĉirkaŭ la 24a de julio, du milionoj.[3] La gamo de korpostiloj estis el la Tudor de 500 usonaj dolaroj (griza, verda aŭ nigra)[3] ĝus la Town Car kun duobla kovrilo de 1200 dolaroj.[4] En marto 1930, la vendoj de Modelo A atingis tri milionojn, kaj estis naŭ korpostiloj disponeblaj.[3]

La produktado de la Modelo A finis en marto 1932, post produktado de 4,858,644 en ĉiuj korpostiloj.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bianco, Johnny, "Leadfest" in Rod & Custom, 9/00, p. 86.
  2. Schild, Jim. (2009) Collector's Originality Guide Ford Model A (angle). MotorBooks International. ISBN 9781610608886.
  3. 3,0 3,1 3,2 Gauld, p. 693.
  4. Gauld, p. 694.
  5. Model A Production Figures. Model A Ford Club of America. Alirita 12a de aprilo 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hounshell, David A. (1984), From the American System to Mass Production, 1800–1932: The Development of Manufacturing Technology in the United States, Baltimore, Maryland: Johns Hopkins University Press, ISBN 978-0-8018-2975-8, LCCN 83016269, OCLC 1104810110
  • Sloan, Alfred P. (1964), McDonald, John (ed.), My Years with General Motors, Garden City, NY, US: Doubleday, LCCN 64011306, OCLC 802024. Republished in 1990 with a new introduction by Peter Drucker (ISBN 978-0385042352).
  • Sorensen, Charles E.; with Williamson, Samuel T. (1956), My Forty Years with Ford, New York, New York, USA: Norton, LCCN 56010854. Various republications, including ISBN 9780814332795.
  • Gauld, Graham. "The Ford Motor Company", in Northey, Tom, ed. World of Automobile, Volume 6, pp. 681–700. London: Phoebus, 1974.
  • Henry, Leslie R. (2013). How to Restore the Model A Ford. Vermont: Echo Point Books & Media, LLC. ISBN 1626549419.