Forstista domo de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa enirejo al la eksa forstista domo.

La eksa Forstista domo de Arnstadt estas monumentprotektita domo proksime de la Stacidomo de Arnstadt (Bahnhofstraße nr. 21).

Historio[redakti | redakti fonton]

Surloke estis dum la 12-a jc ejo kiu, estante ekster la urbomuroj, servis kiel domo por pestuloj, lepruloj kaj aliaj malsanegaj homoj.

En la 14-jc la domo menciitis kiel lazareto dum samtempa utiligo kiel ekzekutejo kaj entombigejo. Danke al fondaĵo kreita de riĉuloj oni povis ŝanĝi la tutan komplekson en hejmon por olduloj malriĉaj en la 17-a jc. Sub la nomo Hospitalo Sankta Jakobo la instituto estis sub la egido de la urba konsilantaro; ekde 1668 ankaŭ la ekleziaj aŭtoritatoj rajtis partopreni en decidoj. Fremduloj kaj trampoj/almozuloj, al kiuj estis dumnokte malpermesita la eniro urben post la fermo de la pordegoj, rajtis tranokti tie ĉi por la daŭro de unu nokto.

Post la unuigo de la Jakobo-hospitalo kun tiu de Sankta Georgo kaj ties transloko enen de la urbomuroj la domo alikonstruitis kiel kazerno por la princa Schwarzburg-a armeo en 1823. Post vendado ĝi iĝis la oficejo forstista en la 1855-a jaro.

Nuna uzo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 2006 estis eĉ planoj malkonstrui la domon kaj starigi aĉethalon surloke. La trabaro de 1620 ĝis nun konserviĝis. La surfaco estas sume granda je 6000 kvadratmetroj inkluzive de la vastaj ĝardenoj. Post profundaj kaj elspezaj restaŭradlaboroj de 2006-10 troviĝas en la domo centro fizikoterapia; aliaj tiaj centroj ene de Germanio estas ankoraŭ en Bochum, Dresden, Freiburg im Breisgau kaj München.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.