Forumo de San Paŭlo
Aspekto
| Forumo de San Paŭlo | ||
|---|---|---|
| Foro de São Paulo | ||
| politika internacio politika konferenco | ||
| Komenco | 1990 vd | |
| Landoj | Brazilo vd | |
| Sidejo | San-Paŭlo | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Forumo de San-Paŭlo (portugala: Foro de São Paulo) estas la renkonto de politikaj partioj kaj de neregistaraj organizaĵoj de maldekstro de Latin-Ameriko kaj Karibio. Ĝi estis kunvokita en 1990 de Fidel Castro kaj de la Partio de la Laboristoj, de Brazilo. La forumo diskutas la politikojn entreprenatajn en Latin-Ameriko kaj Karibio.
Laŭ la organizaĵo, partoprenas en ĝi 100 partioj kaj politikaj organizaĵoj.

