Fotofino
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Fotofino en la trotkurado

Finliniofoto de remboato
Fotofino okazas kiam pluraj partoprenantoj de sportkonkurso preskaŭ samtempe atingas la finlinion, tiel ke estas malfacila ĝis neebla determini per la nuraj okuloj kiu estas la gajninto.
Antaŭ la enkonduko de elektronika observo preskaŭ samtempaj finantoj estis taksitaj kiel samtempaj finantoj. Dum la daŭro de la 20-a jarcento elektronika observo, kaj ligitaj tre rapidaj fotokameraoj, estis enkondukitaj kiel helpiloj.