Frédéric Auguste Bartholdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Statuo de Libereco de la bazo
La Leono de Belfort

Frédéric Auguste Bartholdi naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1834 en Colmar en la franca departemento Haut-Rhin, sed pasigis sian infanaĝon en Parizo. En 1853, li faris sian unuan skulptaĵon, la Generalo Rapp, por la urbo Colmar. 21-jaraĝe li longtempe vojaĝis kun amikoj en mezoriento. Li malkovris la tieajn gravajn malnovajn konstruaĵojn kiuj forte influos lin.

De 1857 ĝis 1871, li skulptis multajn verkojn, inter ili la unuan version de la statuo de libereco, projekto farota kiel lumturo por la kanalo de Suez.

En julio 1870, Francio komencis militon kun Prusio, dum kiu Bartholdi estis oficiro en Naciaj gvardistoj. La sekvonta paco donis lian naskiĝan regionon al Germanio. Korvundita li foriris en Usonon. Lia unua skulptaĵo farita tie, nomiĝis "La malbena Alzaco". Li komencis la statuon de la libereco en 1875 kaj en 1880 Francio oficiale donacis la statuon al usono, kaj ĝi estos inaŭgarata la 28-a de oktobro 1886. Li mortis la 4-a de oktobro 1904.

Verkoj

Aliaj famaj skulptaĵoj: