Frías

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frías
municipo en Hispanio • urbo
Administrado
Poŝtkodo 09211
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 267  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 3° 18′ U (mapo)42.761388888889-3.2941666666667Koordinatoj: 42° 46′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 555 m [+]
Areo 29,37 km² (2 937 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Frías (Provinco Burgoso)
Frías (Provinco Burgoso)
DEC
Frías
Frías
Situo de Frías
Frías (Hispanio)
Frías (Hispanio)
DEC
Frías
Frías
Situo de Frías

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frías [+]
vdr

Frías [FRIas] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Frías povas esti komprenebla etimologie kiel Malvarmaj, alude al malvarmaj akvoj, el "Aguas Fridas".

Kun la municipoj Oña kaj Poza de la Sal ĝi kunformas la municiparon Raíces de Castilla (Radikoj de Kastilio).​

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bazara strato.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn nome Frías, Quintanaseca kaj Tobera, okupas totalan areon de 29,378 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 270 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 950 loĝantojn el la 1900 jaroj. Ĝi distas 77 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas ĉe la rivero Ebro kaj limas kun Cillaperlata, Valle de Tobalina, Oña kaj Partido de la Sierra en Tobalina.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ties strategia loko ĉe la rivero Ebro faris, ke estis setlejo jam en epoko de romianoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estis de 867, dum la reloĝado post la konkero el islamanoj. En la 11-a jarcento la grafo Sanĉo Garcia akiris la urbon. Post lia morto Frías estis de la reĝlando de Pamplona Nájera (antaŭaĵo de la Regno Navaro) dum la regado de Sanĉo Garcés la 3-a.

En 1202, la reĝo Alfonso la 8-a atribuas al la urbo la Foruon de Logroño kio helpis ĝian juran sendependecon, helpante al la ekonomia disvolvigo de la loko, kiu havis en tiu epoko gravan judan komunumon. En la 14-a jarcento oni konstruis sur la ponto turon cele al la pago de pontopasado: tio aperas en la blazono.

Panoramo.

En 1435, la reĝo Johano la 2-a de Kastilio havigis al la urbo la titolon de "urbo" cele al interŝanĝo kun Pedro Fernández de Velasco, grafo de Haro, por akiri Peñafiel. La lokano de Frías malakceptis la grafon de Haro kiel senjoro, kio rezultis en konflikto kaj sieĝo de la urbo, kiu devis finfine kapitulaci kaj rezigni al akcepto de la normoj de la nova senjoro. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj kreis la Duklandon de Frías, kiun ili donas al la familio Velasko.​

En la registro de Floridablanca (1789), Frías aperas, kun kvartaloj «con sus barrios de Quintanaseca y Tovera», ene de la "partido" de Kastilio la Malnova en Burgoso,​ listita inter «pueblos solos» (izolaj lokoj). Temis pri neeklezia senjorlando, regata de la Duko de Frías, kun senjorlanda urbestro Alcalde Mayor de Señorío kaj popola urbestro.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La pendodomoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, fruktoĝardenoj, vitejoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

La mezepoka urba kerno estas deklarita Histori-Arta Komplekso pro sia popola arkitekturo de duetaĝaj surrokaj pendodomoj kaj kelkaj el kiuj kun vinkeloj. Inter vidindaĵoj menciindas la turisma oficejo en la Palaco de Salazar, la romia ŝoseo, la mezepoka ponto, la kastelo, la preĝejoj, la konventoj ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]