Framasonisma loĝio Lázaro Luiz Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Framasonisma Loĝio Lázaro Luiz Zamenhof (laŭ brazila maniero skribi la nomon de L.L. Zamenhof) estas framasonisma loĝio kreita en brazila federacia distrikto en vilaĝo Núcleo Bandeirante (Braziljo), la 28-an de aŭgusto 2004. En 2004 la granda-majstro estis Hélio Pereira Leite kaj unu el la celoj de tiu loĝio estas fari framasonismajn "laborojn" (kunvenojn) tute en Esperanto. La framasonoj de tiu loĝio promesis lerni, instrui kaj disvastigi Esperanton.

Dum solena malfermo faris prelegon pri "Vida e obra de Zamenhof" (Vivo kaj verko de Zamenhof) Dro. Lício de Almeida Castro, eksprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo. Aldone, la prezidanto de asocio União Planetária, Dro. Ulisses Riedel, parolis pri lingva demokratio kaj kultura konservado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]