Franca Okcidenthinda Kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Okcidenthinda Kompanio
chartered company vd
Dum 1664 - 1674
Lando Reĝlando Francio
vdr
Franclingva karto de Nordameriko datiĝanta de 1681, fare de iu abato Claude Bernou.

La Franca Kompanio de Okcidentaj Hindioj (franclingve Compagnie des Indes Occidentales Françaises) naskiĝis en 1664 danke al Jean-Baptiste Colbert, kiu volis komerci kun Nord-Ameriko, precipe la Antiloj. La kapitalo de la kompanio entenis ses milionojn da pundoj, kaj la sidejo troviĝis en Le Havre.

Komerco ĉefe disvolviĝis kun la plej okcidentaj kolonioj de Francio : Luiziano (Nov-Orleano), Sankta Domingo. Dum kvardek jaroj, la kompanio posedis la francajn teritoriojn ĉe la afrikaj kaj amerikaj marbordoj. Unu el ĝiaj komisioj estis la popolumo de Kanado kaj Akadio.

Inter la agrikultura produktaĵoj, la plej diskonitaj estis sukero kaj tabako. La Franca-Nederlanda milito, ekde 1672, serioze malorganizis la kompanion, kiu malaperis en 1674. La franca reĝo Ludoviko la 14-a tiam reprenis sur sin la rekta administrado de la kolonioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]