Francisco Villa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Villa

Francisco VILLA, konata kiel Pancho Villa, estis naskita kiel Doroteo Arango Arámbula je la 5-a de julio 1878 en Durango kaj mortis je la 20-a de julio 1923 en Parral. Li estis unu el la ĉefrolantoj de la meksika revolucio.

Kiam li estis 16-jara, la filo de lia mastro perfortis lian 12-jaran fratinon. Arámbula mortigis la perfortinton, devis fuĝi kaj alprenis la nomon de Francisco Villa, iama meksika bandito.

Dum la revolucio li batalis en la nordo de Meksiko, kiam Emiliano Zapata faris tion en la sudo.

Li estas nacia heroo de Meksiko kaj konsiderata kiel la tria plej konata meksikano, post Moctezuma kaj Benito Juárez. Multaj filmoj kaj teatraĵoj traktas lian vivon. Inter la aktoroj, kiuj prezentis lin, estas Yul Brynner kaj Telly Savalas.