Telly Savalas
Telly Savalas Αριστοτέλης Σαβάλας | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskonomo | Aristotelis Savalas | ||||
Naskiĝo | 21-an de januaro 1922 en Ĝardenurbo, Kantono Nasaŭo | ||||
Morto | 22-an de januaro 1994 (72-jara) en Universalurbo, Kalifornio | ||||
Profesio | kantisto, aktoro | ||||
Aktivaj jaroj | 1974 - 1976 | ||||
Retejo | www.tellysavalas.com | ||||
Telly Savalas Αριστοτέλης Σαβάλας | |||||
Savalas en 1973
| |||||
Persona informo | |||||
Telly Savalas | |||||
Naskonomo | Aristotelis Savalas | ||||
Naskiĝo | 21-a de januaro 1924 en ![]() | ||||
Morto | 22-a de januaro 1994 en ![]() | ||||
Mortis pro | prostata kancero • urinvezika kancero [#] | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park [#] | ||||
Lingvoj | angla • moderna greka [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • Columbia University School of General Studies • Sewanhaka High School [#] | ||||
Partio | Demokrata Partio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Katherine Nicolaides (1948-1957) Marilyn Gardner (1960-1974) Julie Hovland (1984-1994) | ||||
Infanoj | Ariana Savalas [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • kantisto • pokeroludisto • reĝisoro • radio-prezentisto • filma scenaristo [#] | ||||
Aktiva dum | 1959–1994 [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Kojak | ||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej bona televida aktoro 1975 Kojak | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Telly SAVALAS, naskiĝinta la 21-an de januaro 1924, mortinta la 22-an de januaro 1994, estis usona aktoro.
Li devenis el familio de grekaj almigrintoj. Li estis la dua el kvar filoj de belartistino kaj tabaka importanto. Dum granda krizo lia patro bankrotis kaj Telly helpis lin en Novjorko konstrui bakejon.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Dum la dua mondmilito li deĵoris tri jarojn en la armeo, li estis vundita kaj honorita per Purple Heart. Post demobiligo li finstudis psikologion en Columbia Universitato kaj kvin jarojn li laboris en Informa servo de ministerio de enlando, kie li avancis al asistanto de direktoro por Proksima Oriento, Sud-Azio kaj Afriko.
En la jaroj 1955-1958 li agadis en televido ABC kiel reĝisoro kaj produktoro por apartaj eventoj kaj fine li fariĝis ĉefo de raportistaro.
Artan vojon li komencis unue kiel reĝisoro de teatra ensemblo Stamford Playhouse en Connecticut. Al aktorado li komencis dediĉi sin nur en la matura aĝo, unue en televido.
Li havis rolojn en serioj Klondike, Acapulco kaj kiel gasto li aperis en serioj The Witness, Naked City, The Untouchables, Empire, The Twilight Zone, The Fugitive, Bonanza, The Virginian, The F.B.I...
Pro merito de aktoro Burt Lancaster li ricevis unuan okazon antaŭ filma kamerao en melodramo pri krimeco de novjorka junularo, kie li enkorpigis polican leŭtenanton.
En la 70-aj jaroj li akiris internacian famecon danke al Theocrat Kojak, titoliga figuro de novjorka detektivo en sukcesa televida serio Kojak.
Dum la 70-aj jaroj li realiĝis ankaŭ kiel kantisto kaj surdiskigis gramofonajn albumojn Telly (1974) kaj Who Loves Ya, Baby (1976).
Familio[redakti | redakti fonton]
Edzinoj[redakti | redakti fonton]
Gefiloj[redakti | redakti fonton]
Premioj[redakti | redakti fonton]
Filmoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Telly Savalas ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Telly Savalas on Find A Grave
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]