Franciscus Volckland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciscus Volckland
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1696 (1696-06-05)
en Berlstedt
Morto 23-an de decembro 1779 (1779-12-23) (83-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Franciscus VOLCKLAND, ankaŭ Franz (naskiĝinta la 5-an de junio 1696 en Berlstedt, mortinta la 23-an de decembro 1779 en Erfurto) estis germana orgenkonstruisto.

Volckland-Orgel in Mühlberg

Vivo[redakti | redakti fonton]

Volckland estis lernoknabo ĉe Johann Georg Schröter en Erfurto. Ĉu li jam antaŭe trejnitis ĉe la berlstedt-a orgenfaristo Johann Conrad Vockerodt malklaras. En 1716 ĉiukaze li iris al la ateliero Lortzing je Ohrdruf, de kie li jam du jarojn poste revenis Erfurton. Tie li ekrajtis fari kaj vendi bieron kaj estis transportado-firmaestro kaj komercisto per lignaĵoj. Li ja publike tre aktivis en la urbo. Tamen li ne ricevis la deziritan orgenfarad-privilegion kontraŭe al instruisto lia Schröter; eble tio estis pro ke Volckland povis krom la orgenfarado diversmaniere bone perlabori la vivon estante multprofesiulo. Kvereloj, kiuj jam estis normalintaj dum la trejniĝo ĉe Schröter, en la rekta konkurenca situacio pligraviĝis.

Volckland edziĝis en 1722 kaj, post la morto edzina en 1768, ankoraŭfoje en 1768; infanojn li ne havis. Kelkaj liaj orgenoj ĝis hodiaŭ konserviĝis atestante la altegan kvaliton de li kaj lia ateliero. Krome oni ofte mendis ĉe li plibonigojn kaj pligrandigojn orgenajn kio ankaŭ atestas lian spertecon ĝenerale altestimatan. Laŭ Jakob Adlung li kreis modernajn valvojn kun vostaj ŝraŭboj kiuj multe pli facile elturneblis. En Mühlberg li prenis materiale martelitan stanon. Ĉu la orgenkonstruisto Nicolaus Weißhaupt nombriĝis inter lia disĉiplaro ne povas certiĝi.

Verkoj elekto[redakti | redakti fonton]

Orgenoj de Volckland en jenaj lokoj menciitis:

jaro loko kirko bildo klavaroj registroj notoj
1721 Vieselbach
1722–1726 Ollendorf Kirko Sanktaj Filipo kaj Jakobo II/P 16 1830 ŝanĝoj far August Witzmann
1729 Erfurt-Egstedt Miĥaelo-kirko II/P 24
1729/1744 Mühlberg Luko-kirko II/P 26 kontrolo en 1730 far Johann Peter Kellner; en 1823 multaj ŝanĝoj far Ernst Ludwig Hesse; konserviĝis
1732–1737 Erfurto Preĝejo Sankta Kruco II/P 28 en 1895 kaj 1930 ŝanĝoj; rekonstruo orginala en 1999–2003 far Alexander Schuke; konserviĝis
1738 Zimmernsupra Jakobo-preĝejo II/P 21
ĉirkaŭ 1740 Erfurto Malnova Tomaso-kirko
ĉ. 1740 Grammtel-Sohnstedt Triunuo-kirko I/P 11 konserviĝis, sed ne uzeblas
1743/1751 Erfurt-Bindersleben Luko-kirko II/P 23 post pluraj alikonstruoj restaŭriĝo en 2011-2018 far la firmao Jehmlich
1747 Erfurto Hospitalo-kirko
1749–1750 Elxleben (distrikto Sömmerda) Miĥaelo-preĝejo II/P 28 novkonstruo en la malnova orgenfasado far firmao Eifert, 1916
1748–1751 Elxleben (distrikto Ilm) Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo II/P 27 plejparte konserviĝis
1751 Längwitz apud Rudolstadt
1758/1761 Tröchtelborn Bonifaco-kirko II/P 24 en 1917 kaj en la 1950-aj jaroj alikonstruoj; en 1996 reveno al la orginala stato - konserviĝis
1765 Erfurt-Kühnhausen Porta-Coeli-kirko II/P 23
ĉ. 1765 Erfurto Preĝejo ĉe la fonto
1772 Erfurt-Gottstedt

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helga Brück: Franz Volckland (1696–1779). Ein Erfurter Orgelbauer der Bachzeit. Ĉe: Thüringer Orgeljournal. Arnstadt 1999.
  • Helga Brück: Franz Volckland, ein Erfurter Orgelbauer der Bachzeit (1696-1779). Ĉe: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, Erfurt 1865-1940. Heft 57 (Neue Folge, Heft 4), Weimar 1996.
  • Felix Friedrich: Der Orgelbauer Franciscus Volckland. In: Roland Behrens, Christoph Grohmann (Hrsg.): Dulce Melos Organorum. Festschrift Alfred Reichling zum 70. Geburtstag (= Veröffentlichung der Gesellschaft der Orgelfreunde. Band 200). Gesellschaft der Orgelfreunde, Mettlach 2005, S. 191–216.
  • Torsten Sterzik: Zwei Orgelbauer – Eine Schule. Zum 300. Geburtstag von F. Volckland und Chr. Dotzauer. In: Thüringer Orgelsommer e.V. (eld): Thüringer Orgeljournal 1996. Arnstadt 1996, p. 27–50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franciscus Volckland en la germana Vikipedio.