Franziska Reisel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franciska Reisel)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Franziska REISEL aŭ en Esperanto Franciska Reisel (naskiĝis la 17-an de junio 1933) estas germana emerita ekonomikisto kaj esperantistino. En 2003, okaze de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), Universala Esperanto-Asocio (UEA) aljuĝis la Premion Deguĉi al ŝi pro ŝia apogado al la Esperanto-movado en Nepalo (tiam dividite kun Don Harlow el Usono pro lia laboro por Esperanto en la Interreto).