Francisko Andreoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Francisko ANDREONI (naskita en 1911; mortinta la 3-an de februaro 2001 en Montbeton, Francio) estis itala esperantisto kaj pastro katolika.

Italo laŭ naskiĝo, de 1930 ĝis septembro 2000 li vivis kiel misiisto en Tajlando, kie li estis unu el la malmultaj esperantistoj. En 1999 li multe helpis UEA-prezidanton Kep Enderby dum ties vizito al Tajlando.