Franghiz Ali-Zadeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franghiz Ali-Zadeh
Franghiz Ali-Zadeh.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1947 (1947-05-28) (73-jara)
en Bakuo
Lingvoj azerbajĝana
Ŝtataneco AzerbajĝanoSovetunio
Alma mater Baku Academy of Music
Okupo
Okupo pianistokomponisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Franghiz Ali-Zadeh (azere: Firəngiz Əlizadə, ruse Франгиз Али-Заде, naskiĝis la  29-an 1947 en Bakuo, Azerbajĝano) estas azera komponistino kaj muzikistino, nuntempe loĝanta en Germanio.

Artisto por Paco de Unesko[redakti | redakti fonton]

Franghiz Ali-Zadeh estis nomumita Artisto por Paco de Unesko en aprilo 2008 pro siaj klopodoj konsciigi muzikan edukadon por orfoj kaj infanoj kiuj bezonas helpon.

Ali-Zadeh dediĉis sian karieron kiel komponistino al konstruado de kulturaj pontoj per la kreado de unika muzika stilo, kombinante la azeran tradicion de Mugham, proklamita ĉefverko de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro en 2003, kaj per nuntempaj teknikoj.

Kiel Artisto por Paco de Unesko, ŝi subtenas la programon de Unesko por edukado de infanoj en mizero. La ĉefa celo de ĉi tiu programo estas doni pli bonan vivon al ekskluditaj kaj vundeblaj infanoj, per projektoj, laŭ la plej bonaj edukaj praktikoj kaj kiuj faciligas socian transformon kaj inkluzivon[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Artistoj por Paco de Unesko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr, en) Franghiz Ali-Zadeh, Unesko