Frankfurta Bestoĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa enirejo

La Frankfurta Bestoĝardeno estas la bestoĝardeno de Frankfurto, Germanio. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 4,500 animalojn el pli ol 450 specioj ĉe pli ol 13 hektaroj. La bestoĝardeno estis fondita en 1858 kaj estas la dua plej malnova bestoĝardeno en Germanio. Ĝi kuŝas en la orienta parto de Innenstadt (Frankfurt am Main) (interna urbo). Bernhard Grzimek estis direktoro de la bestoĝardeno post la Dua Mondmilito el 1945 ĝis 1974.

La Frankfurta Zoologia Societo (FZS) estis fondita en 1858 de civitanoj de Frankfurto por starigi la Zoologian Ĝardenon, kiun ĝi funkciigis ĝis la Unua Mondmilito.

La urba konsilantaro poste atribuigis al si respondecon por la bestoĝardeno ĝis 1950, kiam la FZS denove iĝis la asocio por la disvolvigo de la bestoĝardeno.[1] Zoo de Frankfurto estas malfermita ĉiutage de 9:00 a.m. ĝis 7:00 p.m.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Frankfurt Zoological Society. The Frankfurt Zoological Society. Alirita 2011-10-14.
  2. Zoo Frankfurt in Bornheim. Arkivita el la originalo je 2022-07-27. Alirita 2022-07-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]