František Běhounek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

František BĚHOUNEK (naskiĝis la 27-an de oktobro 1898 en Prago - mortis la 1-an de januaro 1973 en Karlsbado) estis fondinto de la ĉeĥa atomfiziko, konata ankaŭ kiel polus-esploristo.

Akademiano Běhounek partoprenis la malbonŝancan ekskurson de la aerŝipo "Italia" sub gvido de Umberto Nobile. Post savo de la restintoj li diris, ke la sorto de la ekspedicio ne estis tiom tragika, se ĉiuj diversnaciaj ekskursanoj pli ĝuste komprenus unu la alian. Běhounek pro tio fariĝis fervora esperantisto. La ekspedicion li priskribis en romano por junularo Ŝiprompuloj sur flosglacio (1928), poste reverkita kiel Ŝiprompuloj de la polusa maro (1955). Por geknaboj li verkis ankoraŭ plurajn aventurajn romanojn (Libro de Robinsonoj, Fregato navigas ĉirkaŭ la mondo, Norde de Zambezio, Insulo de drakoj k.a.)

Eksteraj ligiloj

greke Biografio en ĉeĥa lingvo greke Biografio en la bulteno AV ČR greke http://www.libri.cz/databaze/kdo20/search.php?name=Běhounek greke http://mozek.cz/info/behounek-frantisek