Franz Josef Ignaz von Linden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Franz Josef Ignaz von LINDEN (naskiĝinta en la 5-a de decembro 1760 en Mainz, mortinta en la 3-a de januaro 1836 en Stuttgart) estis germana juristo kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la ĉefo de la majenca financa administrado Johann Heinrich von Linden (1719–1795) estis edziĝinta kvarfoje kaj havis ok infanojn, el ili famiĝis Joseph von Linden kaj Carl von Linden.

Li studis jursciencon ĉe la Universitato de Majenco kie li promociiĝis. En la 1785-a jaro li ekdeĵoris en majencaj servoj kaj iĝis kortega kaj registara konsilisto en Mainz kaj profesoro pri ŝtatjuro en Erfurto. Ekde 1790 li gvidis kiel ambasadeja konsilisto diplomatiajn interparoladojn en Munkeno kaj Vieno. En 1796 li fariĝis asesoro de la Regna Ĉambra Tribunalo. Post ties nuligo en 1803 li transloĝiĝis al Virtembergo. Li iĝis kunposedanto kaj ekde 1830 posedanto de la bieno Neunthausen en Sulz am Neckar.

En 1807 li iĝis prezidento de la katolika eklezikonsilantaro en Virtembergo kaj en 1809 estro de la supera justickolegaro en Tübingen.

Politikista kariero[redakti | redakti fonton]

Oni sendis lin al la Viena kongreso en 1814/15 kaj poste li iĝis virtemberga deputito ĉe la Asembleo frankfurta. En 1817 reĝo Vilhelmo la 1-a (Virtembergo) nomumis lin distriktestron de Schwarzwaldkreis en Reutlingen, kiun oficon li plenumis ĝis 1835.

En 1829 Linden fariĝis dumviva membro de la Unua ĉambro de la Virtemberga Landa Parlamento. Tiun mandaton li plenumis ĝismorte.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1830 oni aljuĝis al li la Kavaliran krucon de la Frederika ordeno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Frank Raberg: Biographisches Handbuch der württembergischen Landtagsabgeordneten 1815–1933 (Im Auftrag der Kommission für geschichtliche Landeskunde in Baden-Württemberg), Kohlhammer, Stuttgart 2001, ISBN 3-17-016604-2, p. 507.