Franz Junot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Franz Karl Immanuel JUNOT (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1785 en Ballenstedt, mortinta la 4-an de januaro 1846 en Rudolstadt) estis princa-ŝvarcburga metalurgiinspektisto kaj bofilo de Friedrich Schiller.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junot komisiitis en 1821 fare de princo Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt) pri la gvidado de la metalurgiuzino en Katzhütte. Junot modernigis la fabrikon enkondukante diversajn novajn teknikojn. Produktitis fergisaĵoj, maŝineroj, parapetoj el forĝita fero, seruristaĵoj kaj ferdiskoj.

Famaj kaj demandataj estis artistaj luksaĵoj kiel plakedoj kun bildoj de princoj kaj konatuloj, tombokrucoj, bustoj, statuetoj. Sub la gvidado de Junot la entrepreno ja ekfloris.

Li nomumitis en 1835 prica minejkonsilisto kaj nomibriĝisinter la plej gravaj fakuloj siaspece. Ĝismorte li inspektistis en la princujo.

La 2-an de novembro 1839 Junot iĝis membro de la Princa ĉambra-kolegio kaj de la Princa komisiono pri stratoj, akvoj kaj riverbordoj. Pro tio necesis transloĝiĝi disde Katzhütte al Rudolstadt.

Familio[redakti | redakti fonton]

Tombo de la unua edzino Louise Albertine
Memorigtabulo pri la estado de la dua edzino de Junot en Katzhütte; ĝi muntitis ĉe la urbodomo katzhütte-a

Franz Karl Immanuel Junot dufoje edziĝis.

1. Nupto kun Louise Albertine Hünicke el Zerbst (1796-1833)

Kun ŝi li havis sep infanojn kiuj ĉiuj naskiĝis en Katzhütte.
  • Friedrich Ludwig Franz (Louis) (1821-1897), arĥitekto
  • Franziska (* 1822), lernantino ĉe la far Caroline Schiller fondita porknabina lernejo en Rudolstadt
  • Albert (1823-1824))
  • Emilie Pauline (1825-1848), nuptis la danan scienculon Karl Christian Otto (Rewentlov)
  • Adelarde Sidonie (* 1826)
  • Laurette (* 1829)
  • Paul (* 1831)
Ŝilermemorigejo ĉe Kieslerstein-monto

2. Nupto kun Caroline Henriette Luise von Schiller (1799 Jena-1850), la plej maljuna filino de Ŝilero, en 1836 en Volkstedt. La ununura infano Felix Carl mortis 3-jaraĝa (1839-1844)

Memore al la minejkonsilisto kaj la geedziĝo kun la ŝilera filino muntitis en 1930 fare de Thüringerwald-Verein tabulo kaj plakdeo ĉe Kieslerstein-monto. Alia memortabuleto pendas vande de la urbodomo de Katzhütte.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Serlo: Bergrat Junot, der Schwiegersohn Schillers, Schwarzburgbote Nr. 9, nov. 1934
  • Erich Scherer: Schillers älteste Tochter Karoline Luise Henriette Junot, Halle an der Saale, Selbstverlag 2012
  • Eduard Kühne: Chronik von Katzhütte im Fürstentum Schwarzburg-Rudolstadt, Heinrich, Gehren 1891
  • Elfriede Mandrossa: Bergrat Junot und Frau Caroline, Rudolstädter Heimathefte, Jg. 40, Rudolstadt 1994, H. 3/4, p. 84–86