Franz Naval

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Naval, fakte Pogacnik (n. 20-an de oktobro 1865 en Laibach/Ljubljano, Slovenio; m. 9-an de aŭgusto 1939 en Vieno) estis operkantisto.

La lirika tenoristo ricevis sian edukadon komence en Laibach, sed finfaris ĝin ĉe Josef Gänsbacher en Vieno. Sian debuton la kantisto havis en 1888 ĉe la urba teatro en Frankfurto ĉe Majno kaj li kantis ekde 1895 en Berlino ĉe la Kortegopero. En 1898 li ricevis engaĝon de la Viena Kortegopero, kiun li tamen sekve de konflikto kun Gustav Mahler jam forlasis en 1902. La vienan publikon li adiaŭis kiel „Richard“ en Un ballo in maschera (1902) resp. dum adiaŭa koncerto en la muziksocieto.

En 1903/04 sekvis sezono ĉe la Metropola Operejo en Novjorko kaj poste denova dungiteco en Berlino ĉe la Kortegopero resp. ekde 1908 ĉe la Komika Opero.

Franz Naval siatempe estis ankaŭ grava lidkantisto. Post la fino de sia kantistokariero li vivis kiel kantinstruisto en Vieno.

Lia tombo troviĝas sur la Evangela Tombejo Vieno-Simmering (IX, 1, 36).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Wolf, Klaus Edel: Ausgesuchte Prominentengräber auf dem Evangelischen Friedhof Simmering. Eine Einführung in die Geschichte des Friedhofes und ein Begleiter zu ausgesuchten Prominentengräbern. Herausgegeben vom Evangelischen Presseverband in Österreich, Wien 2000.
  • Felix Czeike: Historischer Lexikon Wien, Wien 1995, S. 358
  • Karl J. Kutsch, Leo Riemens: Großes Sängerlexikon, Bern 1987, Band 2, S 2078