Fresneña
Fresneña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09259 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 68 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 25′ N, 3° 8′ U (mapo)42.414166666667-3.1347222222222Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 845 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fresneña [+] | |||
Fresneña [fresNEnja] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca lime kun Rioĥo. La loknomo Fresneña estas etimologie komprenebla kiel Fraksenejo, tiukadre aperas frakseno en la municipa blazono.
En 2015 Unesko pliampleksigis la konsiston de la Jakoba Vojo kaj Fresneña iĝis asocia elemento.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4669 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 51 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas submunicipojn Villamayor del Río kaj San Cristóbal del Monte.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.